Ligiloj
Ligilo al korea Hejmpaĝo
Ligilo al Teksto
Ligilo al Ĉefa Menuo
Ligilo al submenuo
서브이미지 서브이미지

Salutmesaĝo de Prezidanto

Prezento de KABE Salutmesaĝo de Prezidanto

Mi esperas ke mi povu progresi al tuta mondo kun vi.

Ĉirkaŭ ni diveraj homoj vivas je diversaj vivoj.
Aspekto, karaktero, aĝo, religio, profesio kaj hobio tute alias.
Pri loĝejo, iu loĝas en montaro, iu ĉe maro, iu en malvarma regiono kaj iu en tropika regiono.
Kaj ideologio, raso kaj lingvo alias je diversaj homoj.

Mi pensas, ke tiu ne ekzistas kiu tute samas kun mi el 7.7 bilionoj da homoj tra la mondo.
Ni individuoj vivas inter tute aliaj homoj.
Ĉi tiel multaj homoj vivas je tute diversaj formoj disdise tra la mondo, tamen ni vivas harmonie kun aliaj homoj en siaj karaktero kaj ĉirkaŭaĵo por pli bona estonto kaj pli granda feliĉo.

Kiam mi eksciis Esperanton, eklegis verdajn librojn, kaj ekkonis vivon de Doktoro Zamenhof, mi rimarkis ke diversaj homoj ekzistas en la mondo je diversaj aspektoj, tamen en ilia konscio ekzistas “Harmonio”.
En la Libro de Ŝanĝoj, rakontiĝas harmonio inter pozitivo kaj negativo.
Per harmonio de YIN kaj YANG, povas esti harmonio inter viro kaj virino, inter familianoj, kaj inter reĝo kaj popolo.
Se ni vidus harmonion de YINYANG en alia vidpunkto.
Por ke unu povu interkomuniki kun la alia, komuniko de lingvo estas unue necesata.
Nun ekzistas lingvoj pli multaj ol 5,000 en la mondo, sed 10 lingvoj estas uzataj laŭ multa popolo.
Se ni devus ellerni iliajn lingvojn por komuniki kun ili, ni bezonos centoj da jaroj.

Doktoro Zamenhof jam rimarkis ĉi tian situacion, do kreis Esperanton lerneblan facile kaj rapide de iu ajn, esperante pacan mondon kie per la lingvo ĉiuj homoj tra diversaj landoj kaj nacioj povu interkomuniki.
Jes. Ni devas aprovi la diversecon, kaj samtempe strebi la komunecon.
En Koreio, blinduloj pli multaj ol 500,000 ekzistas, kaj tra la mondo ĉirkaŭ dekoj milionoj da ekzistas laŭ supozo.

Ankoraŭ la situacio ne sufiĉas por ke blinduloj vivu laŭ siaj voloj, kaj ili ne povas bone komunikiĝi kun ne-handikapuloj.
Tiu situacio troviĝas komune inter alilandaj blinduloj.
Dank’ al pliboniĝo de trafiko kaj korespodno, la mondo estas uniĝanta je ‘tervilaĝo’. En ĉi-tempo, ni koreaj bilinduloj devas agadi je ano de tervilaĝo pro fari la estontecon nian pli bonan

Estas diveraj vojoj por ke ni antaŭen iru. Inter ili, Esperanto povas fari grandan rolon.
La mondo, kie blinduloj interkomunikiĝas kun alilandaj blinduloj kaj ne-blinduloj, kaj kunvivas harmonie, tio estas unu el esperoj de Doktoro Zamenhof kaj mi.
Ĝangalo de Amazono, Dezerto de Saharo, Neĝomonto de Siberio; ni ne povas vidi ilin per niaj okuloj, tamen povas senti, imagi kaj rakonti pri tio.

Ni povas interrakonti kun blinduloj kiuj loĝas en diversaj lokoj pri niaj lokoj. Kiam unu la alia iom pli iom pli multe konas novan kulturon, tiam ni povas interkompreni unu la alian kaj faruiĝi unu familio.
Kiam ni iom kaj iom lernos esperanton, legos esperanto-librojn, amikiĝos kun fremdlandaj esperantistoj, renkontiĝos unu la alian, rakontos pri nia vivo, vizitos famejon kun alilokaj amikoj, kaj pliprofundigos la amikecon, la signifo de nia vivo pli grandiĝos.
Mi klopodu por ke ĉi-ejo fariĝu amikejo kiam ni povas kunvivi.

Bonvenon al ĉiuj kiuj ne-rilate pri handikapulo aŭ ne handikapulo interesiĝas pri Esperanto kaj esperas novajn aĵojn!
Kaj ni faru ĉi-ejon ejon por pliboniĝo de nia scio.

Korea Asocio de Blindaj Esperantistoj(KABE)
Prezidanto Kang Taebong